|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
185 (cent okdek kvin)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Aŭtomata Piloto
Progresa
indekso
Ĉiujare la du familioj, Rino kaj Selo, ferias kune. Foje ili iras al la
marbordo
, foje al la kamparo, foje
enlande
, foje eksterlande.
Petro kaj Karu certe
sentos sin
feliĉaj pri la ideo de Esperanto-feriado, sed ĉu Cip ankaŭ
sentos sin
feliĉa?
S-ino Cip Selo ne malŝatis Esperanton, kaj diris, ke se la aliaj volas havi Esperanto-feriadon, ankaŭ ŝi havos Esperanto-feriadon -- se ŝi ne devos lerni la lingvon!
Bone! Oni, do,
decidis
havi Esperanto-feriadon. Tiam oni devis
decidi
kien iri.
'Facile!' diris Petro Selo. 'Jen la
gazeto
Esperanto
kun kalendaro de la
Esperanto-aranĝoj*'.
(
Esperanto
estas la Esperanto-gazeto, kiun Petro Selo ricevas en ĉiu monato. Ĝi estas lia plej ŝatata
ĉiu-monata
legaĵo.)
*
aranĝo:
okazo: tio, kio okazas pro decido.