|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
184 (cent okdek kvar)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Aŭtomata Piloto
Progresa
indekso
S-ino Marga Rino sendis ankaŭ la nomon kaj
adreson
de esperantisto en la urbo, kie troviĝis
ŝia edzo. La nomon kaj adreson ŝi prenis el la '
Jarlibro
de Universala Esperanto-Asocio'. (Ŝi estas membro de la Asocio, kompreneble!) Samtempe ŝi skribis al la esperantisto, kaj petis, ke li helpu ŝian edzon lerni Esperanton.
Kiam, post kelkaj semajnoj, Manda Rino revenis al sia hejmo, li estis tre feliĉa.
'
Nun ankaŭ mi havas geamikojn en alia lando!
' li diris al siaj filo kaj edzino. '
Vi pravas, ke Esperanto estas la lingvo de amikeco. Kiam mi estis kun la esperantistoj mi ne plu sentis min sola; mi sentis, ke mi estas inter geamikoj.
'
Li estis tre
entuziasma
pri Esperanto. Li volis ĝin tre bone lerni.
Malfeliĉe
, li ankoraŭ ne havis tempon multe
studi
la lingvon. Ĉiusemajne li studis kelkajn paĝojn de la libro, sed la afero iris malrapide. Li ne estis kontenta. Li volis pli rapide lerni!
'
Mi bedaŭras, ke mi ne havas tempon por studi,
' li diris al sia edzino.
'
Mi komprenas,'
ŝi respondis.
'Estas bedaŭrinde, ke vi estas ĉiam tre okupita.
'
Tiam ŝi havis ideon. Estis tre bona ideo!
'
Ni havu Esperantan feriadon!
'
Manda ŝatis la ideon de sia edzino, sed li sci-volis, kian senton havos pri ĝi lia fratino, Cip Selo, kiu ankoraŭ ne interesiĝas pri Esperanto.