|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
186 (cent okdek ses)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Aŭtomata Piloto
Progresa
indekso
Ili rigardis kalendaron. Estis tiom da aranĝoj! En multaj landoj estis jam aranĝitaj Esperanto-ferioj. Ili ne povis decidi, al kiu lando iri!
Denove Marga Rino havis ideon - ke Cip Selo, la sola ne-esperantisto inter ili, decidu pri la ferio-lando. Por ŝi estis facile decidi. Ŝi estis studanta la historion de Francio, kaj volis iri tien.
Tial ili decidis iri al '
Kastelo
Grésillon
', la
kulturdomo
de la esperantistoj en Francio. Tie ili ferios kun esperantistoj en tre bela parto de Francio apud la rivero Loire. Cip Selo povos viziti la malnovajn
kastelojn
* kaj lerni pli pri ilia historio.
Se ŝi volos, ŝi povos ankaŭ lerni Esperanton, ĉar tie, en Kastelo Grésillon, oni instruas Esperanton ankaŭ al komencantoj. S-ro Manda Rino havos tie tempon studi kun instruanto, kaj multon lerni dum parolado kun aliaj esperantistoj.
Noto:
Grésillon
: en Esperanto
Grezijono
Loire
: en Esperanto
Luaro
*
kastelo:
belega domego en kamparo.