Ĉiu litero en Esperanto havas nur unu sonon, kaj ĉiun literon vi devas paroli tre klare. Multaj literoj
sonas, kiel ili sonas en nia gepatra nacia lingvo*. La tuta Esperanto-alfabeto estas: |
Kiam vi parolas vorton, kiu havas pli ol unu silabon**, vi devas paroli la antaŭ-lastan silabon
ne nur tre klare, sed pli laŭte ol la aliajn silabojn de la vorto. |
Laŭte legu ĉi tiujn versojn. Mi faris linion sub la pli-laŭt-ig-end-aj*** silaboj de la plur-silabaj vortoj: |
Brilu, brilu eta stelo Super ni sur la ĉielo. Malaperis jam la suno; Ne ankoraŭ venis luno. Nun ni dormos. Eta stelo, Restu vi sur la ĉielo. |
*gepatra nacia lingvo: lingvo de la
gepatra lando, kiun oni lernas de la gepatroj. **silabo: grupo da literoj, vokalo kun konsonanto(j), kiu estas parto de vorto; unu vokalo kiu estas parto de vorto. *** -enda estas tio, kion oni devas... havenda estas tio, kion oni devas havi aŭskultenda estas tio, kion oni devas aŭskulti legenda libro: libro, kiun oni devas legi purigenda ĉambro: ĉambro, kiun oni devas purigi pli-laŭtigenda silabo: silabo, kiun oni devas pli-laŭtigi |