|≪ Paĝo 1 ≪ -10 < -1 Paĝo 199 (cent naŭdek naŭ) +1 > Donaco ≫|

Progresa
indekso
Indekso

Saluton, vojaĝintoj!!

Gratulon, vi atingis la finon de la kurso.

Se vi alvenis ĉi tien, vi tra-pasis ĉiujn paĝojn de la kurso. Vi montris, ke vi estas lernema kaj diligenta.

Mi volas ĉi tie komenti, ke la metodo de la kurso Saluton! estas origine kreita de Audrey Childs-Mee antaŭ pli ol tridek jaroj. Pro tio la kurso parolas pri objektoj, kiel gramofono, kasedoj kaj respond-kuponoj, kiujn hodiaŭ oni preskaŭ ne plu uzas. Pro la sama motivo, la kurso ne parolas pri aliaj pli modernaj objektoj. Do ni parolu nun pri kelkaj el ili.

Per ordinara tablo-komputilo aŭ per porteblaj iloj, kiel teko-komputilo , tabul-komputilo aŭ inteligentaj poŝ-telefonoj la interreta (aŭ elektronika) versio de la kurso estas nun uzebla. Kaj tiuj novaj iloj permesis riĉigi la kurson per elementoj kiujn la papera libro ne havis, kiel sonoj, koloroj, movoj, kaj aŭtomata korektado de ekzercoj. Mi esperas, ke tio faris la kurson eĉ pli bona kaj efika ol ĝi origine estis.

Jam nun lernas per Saluton! gelernantoj en ĉiuj kontinentoj. Se vi ŝatis la kurson, bonvolu paroli pri ĝi al viaj familianoj, amikoj, sam-klasanoj, kaj tiel plu. La kurso estas tute sen-paga kaj ĉiuj povas studi per ĝi: infanoj, junuloj, ne-junuloj kaj mal-junuloj. Kun pli da lernintoj, Esperanto estos pli kaj pli utila kaj grava.

Mi esperas ke la kurso Saluton! estu nur la komenco de via lernado, kaj ke vi studu pli kaj plu per aliaj kursoj kaj rimedoj. Sube mi mencios kelkajn paĝojn, kiujn vi povus kaj devus viziti kaj esplori. Plej grave, mi esperas ke vi uzos viajn sciojn por legi librojn, aŭskulti muzikon, spekti filmojn kaj partopreni eventojn en Esperanto. Do mi ankaŭ mencias sube kelkajn vizitindajn paĝojn en Interreto kie vi trovos tion kaj multon pli. Sed ne forgesu iam denove viziti la kurson Saluton! ĉar novaj utilaj lerniloj aperos en ĝi!
Sukceson kaj feliĉon deziras por vi per Esperanto,
sincere via,
Ismael Ávila

Sugesto de aliaj projektoj por lerni aŭ uzi Esperanton:

Lernu! ➙ Kursejo kun riĉa materialo por lerni kaj instrui Esperanton.
Edukado ➙ Kursejo kun riĉa materialo por lerni kaj instrui Esperanton.
ReVo ➙ La Reta Vortaro havas difinojn de multaj vortoj en Esperanto.
Studio ➙ Radio-Televido-Portalo en Esperanto.
Revuo Kontakto ➙ Oficiala gazeto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Projekto Gutenberg ➙ Sen-pagaj elektronikaj libroj en Esperanto.
Esperanto-TV ➙ Televid-kanalo en Esperanto, kun diversaj programoj kaj enhavoj.
Muzaiko ➙ Radio-kanalo en Esperanto, kiu ludas muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, ktp.