|≪ Paĝo 1 ≪ -10 < -1 Paĝo 201 (ducent unu)

Notoj por instruistoj kaj instruantoj

La interreta versio de la kurso “Saluton! Esperanto Aŭtodidakte” estis oficiale lanĉita dum la Konferenco de ILEI en Montevideo, je la 24-a de julio 2014. Dum tiu Konferenco mi prelegis pri la apero de tiu ideo kaj la malfacilaĵoj sur la vojo de tiu disvolvado (sube vi trovos la detalojn).

En 2024, mi decidis marki la dekjariĝon de tiu lanĉo per nova plibonigo de la kurso, nome, la kreado de rimedo por faciligi la esploradon de la tuta enhavo de la kurso. Tiu rimedo estas la "aŭtomata piloto", kies disvolvado konsumis multajn monatojn de planado kaj kodigo. Espereble, la aŭtomata piloto helpos la lernantojn trapasi pli rapide la paĝaron, kun konvena trempiĝo en la lingvo. Tio ne malhelpas ke ili, poste, revizitu la ekzercojn por provi sian akiradon de la gramatikeroj.

Pri la kreado de la komputila versio de Kurso Saluton!

Iom da historio
Inter la jaroj 1989 kaj 2000 la kurso “Saluton! Esperanto Aŭtodidakte”, de Audrey Childs-Mee, estis la plej furora titolo de la libroservo de UEA. Dum tiu periodo vendiĝis kelkaj miloj da ekzempleroj de tiu rekta metodo. Tia populareco estas en si mem indiko pri la kvalito de la lernilo, aŭ almenaŭ pri ĝia taŭgeco por certaj lernaj kuntekstoj. Kiel la nomo de la kurso mem anoncas, unu el tiuj kuntekstoj estas la mem-lerna (aŭtodidakta) akirado de la lingvo, io pli kaj pli necesa en mondo kie plej ofte mankas favoraj kondiĉoj por en-klasa instruado de Esperanto. Sed ankaŭ la uzo de Saluton! en ordinaraj klas-ĉambroj ne estis malofta.

Aliflanke, kiel fona fenomeno, dum la dek jaroj en kiuj la kurso “Saluton!” plej furoris okazis rapida populariĝo de Interreto. Tiel ke, iom post iom, tiu nova komunik-rimedo atingis preskaŭ la tutan mondon, ebligante aliron al multaj enhavoj, inkluzive al edukaj materialoj. Tiuj du paralelaj kaj sendependaj faktoj, nome, la relative granda populareco de la kurso Saluton! kaj la rapida disvastiĝo de la Reto, tiam kondukis al la ideo ekspluati la latentajn kapablojn de la kurso sur tiu nova tereno. Tiu ĉi teksto do resumas kiel tiu ideo realiĝis dum la sekvaj jaroj kaj kiuj estis ĝis nun la unuaj rezultoj de tiu nova lernilo sur la Reto.

Kiuj estus la celoj de tiu projekto?
Estas klare, ke Esperanto celas ĉiujn homojn, sendepende de denaska kulturo, loĝloko kaj pagipovo. Koncerne al kulturaj diferencoj, unu el la plej interesaj kvalitoj de la kurso estas ĝuste ties rekta metodo, forte bazita sur bildoj. Tiu simpla aspekto ebligas ke la samaj instruaĵoj estu uzataj ie ajn en la mondo, sen la neceso traduki la kurson al diversaj lingvoj. Tio estas ne nur konvena el disvolva vidpunkto, sed ankaŭ pli justa, ĉar kiam oni tradukas instru-materialojn al diversaj lingvoj tre ofte minoritataj lingvoj estas neglektataj.

Rilate al la pagipovo de la lernantoj, estas menciinde ke la libro-forma kurso kostas ĉirkaŭ 11 eŭrojn kaj, supozeble, estis aĉetita nur de tiuj kiuj povas pagi tian monsumon. Bedaŭrinde ne ĉiuj en la mondo povas aŭ emas tion fari. Do grava pravigo por la interreta versio estas ankaŭ la fakto, ke sur la Reto la kurso povas esti tute senpaga kaj, pro tio, esti pli juste dissendata tra la mondo.

Tiel en sia nova interreta versio la kurso povas esti uzata de homoj en iu ajn lando, eĉ tie, kie ne estas instruistoj, libro-perantoj aŭ Esperanto-bibliotekoj. Laste sed ne balaste, en multaj kazoj interreta kurso ebligas privatan en-hejman lernadon de la lingvo, tiamaniere ke oni ne tuj submetiĝas al la iom malfavora sinteno de la socioj rilate al E-o.

Jen do eble la ĉefaj strategiaj kialoj por entrepreni tiun adaptadon de la kurso. Sed krom ili oni povas ankaŭ mencii kapabligajn motivojn, kiel la volon esplori teknikajn kaj pedagogiajn aspektojn de tiu adaptado cele al ĝia sekva ripetado por aliaj bonaj lingvo-lernigaj metodoj.

Ĉefaj decidoj kaj kompromisoj en la bitigo de la kurso
Do la komenca decido transporti precize la kurson “Saluton!” al la Reto estis almenaŭ racie pravigebla, sed ankoraŭ necesis decidi kiel profunde iri en la Reton. Simple alŝuti ciferigitan kopion de la libro estus la plej simpla alternativo, sed certe tio ne sufiĉus por ekspluati ĉiujn eblecojn de la nova medio. Do la transformo devus esti pli profunda kaj komenciĝis kun la kreado de hipertekstaj paĝoj, enhavantaj la tekstojn kaj la ciferigitajn bildojn de la kurso. Tiu laboro estis relative simpla, sen grandaj teknikaj defioj, sed aliflanke tre longa pro tio ke la kurso ampleksas ĉirkaŭ 200 paĝojn.

La transiro de papera al bita formato ebligis ankaŭ riĉigojn, kiel la kolorigo de la bildoj. Tio povas ŝajni bagatelo, sed estas sendube ke, por instrui pri “blua ĉielo” aŭ “verda trafik-lumo”, pli efikas havi la bildojn kun la koncernaj koloroj ol havi ilin en nuancoj de grizo. Tiun evidentan avantaĝon la presitaj kursoj malofte povas havi nur pro tio ke la kosto por eldonado de multkolora libro povus fariĝi tro granda eĉ por pagipova publiko.

La komputila medio solvas ne nur la mankon de koloroj, sed ebligas eĉ la aldonon de movoj al kelkaj bildoj, precipe se tio konvenas por pliklarigi koncepton, kiel verbo. Reprenante la ekzemplon de la trafik-lumo, de originala papera bildo kun nemoviĝantaj aŭtoj antaŭ nigre-blanka trafik-lumo la komputila versio povis evolui al moviĝantaj aŭtoj antaŭ flagrante verda trafik-lumo, multe pli kongrua kun la apuda teksto: “La verda lumo brilas kaj la aŭtoj iras”.

Tamen, aspekto nemalhavebla por efika lingvo-kurso estas la sonoj, nome, la ekzisto de prononcaj modeloj de la lernata lingvo. En la presita kurso tio parte solviĝis per la eldono de aparta kasedo (kostanta pliajn 8 eŭrojn) kun kelkaj prononcaj modeloj. Tamen, se dum la furora periodo de Saluton! plej ofte la aĉetantoj de la libro simple preteratentis la ekziston de la kasedo, nuntempe la uzo mem de kasedoj preskaŭ tute malaperis. Tiel restas al la uzantoj de la presita metodo la alternativo klopodi deĉifri la Esperantajn fonemojn surbaze de desegnitaj buŝaj ekzemploj aŭ de prezentata komparo kun anglaj fonemoj.

Ankaŭ tiun aspekton la komputila versio ebligus solvi espereble pli kontentige, simple ĉar ĝia multrimeda naturo pretas por la kunekzistado de tekstoj kaj sonoj sur la hipertekstaj paĝoj. Sed ĝuste tie komenciĝis la plej malfacila teknikaj defio por la projekto: la solvoj tiam ekzistantaj por mastrumi sonon sur Interretaj paĝoj forte dependis de krozilaj tipoj kaj versioj, tiel ke solvo povus funkcii perfekte por Chrome kaj Internet Explorer, sed tute fuŝi por Firefox, Safari kaj Opera, aŭ inverse. Tiu teknika obstaklo baris la antaŭeniron de la projekto dum pli ol unu jaro, sed finfine antaŭ kvin jaroj lanĉiĝis kontentiga son-mastruma solvo por Interretaj paĝoj. Ĝi konvene kreas facilan kaj intuician konekton inter tekstoj kaj sonoj kaj, plej grave, per rimedoj samtempe taŭgaj por ĉiuj kroziloj.

Solvita la son-mastruma problemo, sekvis tamen nova defio, nome, kiel produkti la son-dosierojn kun la prononcaj modeloj por la pli ol du mil vortoj, frazoj kaj tekstoj de la kurso? La unua ideo estis uzi hejman solvon, nome, la voĉojn de mia familio. Tio montriĝis malfacila kaj nesufiĉe taŭga por modela prononcado, inter aliaj kialoj pro la neprofesieco de niaj voĉoj, nia tro mola akĉento kaj la manko de bonkvalitaj sonaparatoj en nia hejmo. Malhelpis ankaŭ la amplekso de la laboro mem, kio postulos centojn da horoj de registrado nur por produkti mez-bonajn sonojn.

Tiu problemo kaŭzis novan halton de la disvolvado. La paŭzo daŭris pli ol unu tuta jaro, ĝis kiam venis la ideo uzi sintezajn anstataŭ homajn voĉojn. La strategio ŝajnis pli konvena ĉar per parol-sinteziloj eblus pli efike produkti prononcajn modelojn, kun pli konstanta kvalito. Sed ĉu entute ekzistis parol-sintezilo por Esperanto? Antaŭ kvar jaroj la respondo al tiu demando estis emfaza “ne”. Tamen mi tiam informiĝis ke oni jam laboras por krei tian ilon surbaze de sinteziloj por lingvoj kun simila fonetika sistemo. Tiu informo ne tuj solvis nian problemon, sed almenaŭ donis horizonton al la tuta projekto.

Kvankam ĝi nun ŝajnas memevidenta, la fina solvo devis atendi unu plian jaron por aperi. Tio okazis kiam fariĝis pli klare, ke por la kurso sufiĉus havi pretajn son-dosierojn kun bonaj prononcaj ekzemploj, sed ke la sintezo ne bezonus esti samtempa, tio estas, la kreado de la sonoj povus okazi antaŭ la uzado de la kurso mem. Laŭ tiu strategio eblus produkti la prononcajn modelojn pere de jam ekzistanta sintezilo de lingvo kun simila fonetiko (kun ĝustigoj de tiu aŭ alia fonemo), kaj tuj alŝuti sondosierojn al la kursa paĝaro. Do, mi ne plu devis atendi la finpretigon de aparta sintezilo por Esperanto.

Do la sekva paŝo estis trovi parol-sintezilon por lingvo kun simila fonetiko, kiel ekzemple la kroata aŭ la ĉeĥa, adapti la Esperantajn grafemojn al la koncernaj grafemoj de tiuj lingvoj kaj tiam sintezi la parolojn. Tiel ekzemple la frazo “ĉu ankaŭ ĝi estas plumo?” transformiĝis al “ču ankau dži estas plumo?”, tiamaniere ke parol-sintezilo por la ĉeĥa lingvo povas bone prononci ĝin. Do, per tia strategio, mi iom post iom sukcesis krei la son-dosierojn por ĉiu teksto aŭ vorto de la kurso.

La unuaj rezultoj de tia strategio ne estis perfektaj, sed almenaŭ kontentigaj el lerniga vid-punkto ĉar, kvankam iomete roboteca, la unua parol-sintezilo uzata produktis voĉojn kun la korektaj fonemoj. Do kun tiaj voĉoj la unua versio de la kurso estis diskrete publikigita en la Reto en decembro 2013. Malgraŭ la ĝenerale pozitivaj reagoj de esperantistoj kiuj esploris la kurson, aŭdiĝis plendoj rilate al la “troa roboteco” de la voĉoj. Konstateblis do ke, paradokse, esperantistoj tute ne akceptas ian ajn gradon da artefariteco... Tio stimulis min serĉi eĉ pli taŭgajn parol-sintezilojn kaj per ili refari la tutan stokon de son-dosieroj. Tiu plibonigo konsumis pliajn monatojn, kaj la novaj son-dosieroj estis alŝutitaj al la kurso meze de la unua semestro de 2014. La voĉoj tiam jam aspektis efektive pli naturaj, kaj de tiam ne plu aŭdiĝis fortaj plendoj rilate al la kvalito de la sonoj.

Aldonaj avantaĝoj de la nova versio
Alia menciinda diferenco de la komputila versio estas en tio, ke ĝi kapablas havi la ŝlosilon de ĉiu ekzerco apud la responda kampo mem, tiel ke, kaze de dubo, la lernanto povas tuj trovi la helpilon tie. En la presita kurso, pro manko de la hipertekstaj rimedoj, ĉiuj ŝlosiloj troviĝas en la fino de la libro, en loko malpli konvena por rapida kontrolo.

La komputila medio ankaŭ ebligas aŭtomatan korektadon de la ekzercoj. En la komputila versio de la kurso Saluton! tiu rimedo uzas simplan komparon de la tajpitaj respondoj kun la respektivaj ŝlosiloj. Se ili kongruas, la lernanto tuj ricevas konfirmon per sono kaj kontrol-marko. Se io ne estas ĝusta, mala sono indikos tion, kaj la lernanto havos la okazon repensi sian respondon aŭ, lastrimede, premi butonon kaj plenigi la kampon kun la ŝlosila respondo. Tio aliflanke signifas, ke la nuna versio la kurso ne disponas pri pli kompleta kaj rafinita sistemo por kontrolado kaj diagnozo de la eraroj. Alivorte, la nunaj rimedoj taŭgas por esplora lernado de la lingvo fare de la uzantoj, sed ankoraŭ ne liveras al ni, surbaze de la plej oftaj eraroj, kernajn informojn pri la plej malfacilaj elementoj de la kurso, aŭ la rilato inter tiuj malfacilecoj kaj la lingva fono de ĉiu lernanto. Tial en tiu aspekto ĝi situas preskaŭ samloke kun la presita versio, escepte pro tio ke en la interreta versio eblus havi iom da kontrolo pri la deveno de la lernantoj, pri la tempo kiun ili pasigas sur la paĝaro, kaj kiom intense ili interagas kun la elementoj tie.

Tiu malstrikta kontrolado de la respondoj kiujn la lernantoj produktas parte ŝuldiĝas al la decido ne postuli formalan enskribiĝon en la kurson. Tiun decidon pravigas la fakto ke la ĉefa celo de la kurso estas lernigi Esperanton kaj deviga enskribiĝo en la retejon efikus kiel barilo kiu forpelus multajn el la eblaj uzontoj de la kurso. Rezulte, la pesilo pendis favore al la libera aliro al la kurso, eĉ se tio malebligas pli individuan gvidadon de la lernantoj.

La finaj ŝanĝoj en la adaptado de la metodo al la nova medio konsistis en la elekto de nova liter-tipo, ĉar tiu kiu bone taŭgis por la presita libro ne sufiĉe konvenas por komputilaj ekranoj. Post iom da esplorado pri eblaj alternativoj fine elektiĝis liter-tipo nomata Candara, kiu, inter la rekomendataj por komputilaj ekranoj, prezentas unu el la plej belaj realigoj de la Esperantaj ĉapelitaj literoj.

Unuaj rezultoj kaj ciferoj de la kurso sur la reto
La unuaj tri monatoj post la finaj plibonigoj de la kurso montris iom stabilan nombron da uzantoj. Averaĝe ĉiutage vizitis la kurson 40 lernantoj. Unu el la konstantaj originoj de tiuj vizitantoj estas la paĝoj pri Esperanto en Vikipedio, kie ni faris mencion pri la nova kurso en diversaj lingvoj. Tiu nombro altiĝis fojfoje rezulte ekzemple de mencio de la kurso en la fejsbuka paĝo de UEA, sed tiuj fejsbukaj diskonigoj kreas rapidan sed nedaŭran interesiĝon pri la kurso. Plej daŭran interesiĝon kreis mencio de la kurso en la retejo Esperanto-France. Tio verŝajne klarigas la elstaran plimultiĝon de la vizitantoj el Francio, kiuj nuntempe reprezentas ĉirkaŭ duonon de la tuta lernantaro de la kurso.

La nombro de vizitantoj rimarkinde kreskis post aŭgusto de 2014, eble kiel rezulto de la oficiala prezentado de la kurso en la Konferenco de ILEI en julio. Supozeble la diskonigo de la kurso antaŭ trideko da agemaj esperantistoj kreis ĉenan reagon kiam kelkaj el la partoprenantoj bonvoleme diskonigis la kurson en siaj asocioj kaj inter siaj konatoj. Nuntempe la kurso ricevas pli ol 80 vizitojn tage. Mi esperas, ke tiu nombro konstante kreskos. Estas granda spaco por kresko en Afriko kaj Ĉinio.

Ricevitaj reagoj kaj finaj rimarkoj
Pro sia relative longa disvolviĝa historio, la Reta versio de kurso Saluton! prezentas modernan kernon sub iom malmoderna kovraĵo, nome, la paĝoj mem ne uzas elstare ĝisdatajn ornamajn trukojn, sed la rimedoj uzataj por produkti kaj mastrumi la sonojn de la kurso estas tre novaj. Tio respegulas ne nur la fakton, ke la hipertekstaj paĝoj estis kreataj ĉirkaŭ 10 jaroj antaŭ la internaj sonprocezaj rimedoj, sed ankaŭ atestas nian emfazon sur la lerniga celo de la paĝaro, anstataŭ ian klopodon igi ĝin bela, moderna, sed didaktike neefika diletantejo. Mi opinias ke tia strategio pli taŭgas por ordinaraj lernantoj. Aliflanke, estas konsentite ke tre verŝajne la nuna ekstera aspekto de la kurso ne sufiĉe allogos ĝisostajn modernemajn interretulojn. Sed mi planas, iom post iom, plibonigi eĉ la supraĵon de la kurso, se ĝi efektiviĝos kiel populara kaj utila instruilo por Esperanto. Unu el tiuj plibonigoj, jam decidita kaj teknike provita, estos la aldono, sur ĉiu paĝo, de pli klara indekso de la enhavoj, tiel ke la uzantoj povu pli bone orientiĝi dum la navigado tra la kurso. [Intertempe, en la komenco de 2017 la paĝoj de la kurso estis tute rearanĝitaj por pli bona uzebleco pere de poŝ-telefonoj]

En sia nuna stato, la interreta versio de la kurso Saluton! povas esti efika por tiuj kiuj lernos Esperanton aŭtodidakte, sed ankaŭ utili kiel komplemento por enklasa lernado de la lingvo. Lingvo-akirado progresas pli rapide kiam lernantoj havas pli intensan kaj konstantan kontakton kun la instruata lingvo. Al lernantoj kiuj havas unu solan ĉeestan klason de la lingvo semajne interreta kurso kun amaso da tekstoj kaj sonoj povas provizi aldonan okazon plu trempiĝi en la lingvo. Tio povus iĝi eĉ pli konvena se la instruantoj konscie stimulus kaj gvidus tiajn eksterklasajn aktivaĵojn.

El Belgio, Francio kaj Hungario estis ricevitaj tri skribaj reagoj de esperantistoj kiuj provis kaj aprobis la kurson, ĉiuj kun tre ĝentilaj laŭdoj pri la iniciato kaj sugestoj pri ĝia diskonigo. Tiaj eĥoj estas forta stimulo por persvadi sur la padon de instruado de Esperanto per oportunaj, senpagaj kaj ĉiehaveblaj rimedoj. Eble oni povus diri ke nia iniciato rangas inter tiuj bazitaj sur la kredo ke la “fina venko” de la lingvo iam rezultos ne de vasta konvinkado de registaroj kaj organizaĵoj, sed de la praktika konstato ke jam sufiĉe multaj unuopuloj, en tre diversaj landoj, vere scipovas la lingvon.

Mi esperas, ke vi iam provos uzi la kurson por riĉigi viajn klasojn. Se tio okazos, bonvolu resendi al mi viajn rimarkojn kaj komentojn pri la atingitaj rezultoj. Ili estas tre bonvenaj.

Ismael Ávila
Teksto aperinta en la Pedagogia Revuo de ILEI, jarkolekto 45, 15/2, 2015.