|≪ Paĝo 1 ≪ -10 < -1 Paĝo 198 (cent naŭdek ok) +1 > Indekso ≫|

Progresa
indekso
Indekso

Saluton!

Esperanto Aŭtodidakte

Internacia Kurso de la Internacia Lingvo

Post-parolo

Kiam mi unue decidis verki lernolibron tute en Esperanto, same taŭgan por mem-lernantoj, kiel por tiuj, kiuj ŝatas studi kun la helpo de instruanto, mi sciis, ke ne tute sola mi faros la laboron. Plurajn kun-laborantojn mi havis; kelkaj el ili jam estis esperantistoj, sed ne ĉiuj, ekzemple: Peter kaj Julie eklernis Esperanton per la unuaj paĝoj de la pretigata libro, kaj iliaj opinioj kaj ideoj multe helpis al mi decidi pri tio, kio estu sur aliaj paĝoj.

El la multaj esperantistoj kiuj respondis al miaj helpo-petoj, mi aparte dankas al Probal Daŝgupto, al Magdalena Rozsa kaj ŝiaj gefiloj, kaj al Loes Demmendaal, kiu kontrolis la tekston kaj la bildojn, nome de la Komisiono por Virina Agado. Restas multaj, kiuj ne scias, ke ili helpis - miaj geamikoj kaj gestudintoj en Aŭstralio, Francio (Grésillon), kaj Nederlando. Al ĉiuj mi dankas, kaj al unu el ili mi speciale dankas: Wre Chandler, Esperanto-pioniro en Aŭstralio, kiu unue malfermis al mi tiun belegan landon. Ankaŭ al Torben Kehlet, kiu pro sia ekinteresiĝo en mia rektmetoda kurso-materialo por instruistoj, 'Baza Kurso en Esperanto', donis al mi la ideon verki ĉi tiun libron, mi sincere dankas.

Tre gravas en ĉi tia lernolibro la klarigaj bildoj, kaj mi estas tre danka al la brile bona desegnanto, Stano Markoviĉ, pro lia komprenema kunlaboro.

Aparte dankinda, kompreneble, estas mia kara edzo! Li estis foje mia 'studanto', foje mia 'leganto', foje mia 'instruanto', kaj ĉiam mia tre helpema kaj simpatia kunlaboranto.

Nun mi dankas al vi, la studinto de la libro. Vin mi salutas kaj gratulas, ĉar vi tiel diligente studis, ke vi nun povas legi kaj kompreni ĉi tiun post-parolon. Mi scias, ke vi volas jam demandi, kiel daŭrigi la lernadon de Esperanto kaj kiel praktiki kaj uzi la lingvon.

Jen miaj respondoj:

Per aliaj lernolibroj, per legado de Esperanto-gazetoj (kun helpo de plena vortaro), kaj per korespondado, vi povas sola daŭrigi la lernadon kaj praktiki la lingvon; sed pli interese kaj, por praktiki la lingvon, pli bone estas renkontiĝi kun aliaj esperantistoj, ĉu ne?

Kiel trovi ilin?

Vi povas peti informojn ĉe la urba biblioteko aŭ ĉe la Urbo-Domo, kie laboras geoficistoj pri, inter aliaj aferoj, vesperaj lernejoj kaj aliaj liber-horaj aranĝoj. Se vi loĝas en loko, kie ne estas haveblaj la necesaj informoj, vi povas skribi al la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, (la CO de UEA), kies adreso estas sur la paĝo 171 de la libro, jene:

Estimataj geoficistoj de la CO de UEA,

Mi deziras daŭrigi mian lernadon de Esperanto, kaj renkontiĝi kun esperantistoj. Bonvolu sendi al mi adreson en mia lando, de kie mi povas ricevi la necesajn informojn kaj konsilon.

Sincere via, (subskribo) = (via nomo skribita) studinto de 'Saluton!' (viaj nomo kaj adreso)

Bonvolu skribi tre klare viajn nomon kaj adreson.

Memoru ankaŭ, ke okazas ĉiujare multaj Esperanto-aranĝoj en multaj landoj. Unu el la plej gravaj aranĝoj estas la Universala Kongreso de Esperanto, kiun okazigas Universala Esperanto-Asocio. La Kongreso daŭras unu tutan semajnon. Ĉiujare iras al la UK multaj homoj el diversaj landoj, por kune paroli, labori, ludi, lerni kaj kune ridi, tute en Esperanto. Informoj ankaŭ pri tiuj kongresoj estas haveblaj de la CO de UEA. Plue vi povas esti membro de Universala Esperanto-Asocio. Membroj de UEA ricevas, inter aliaj aferoj, unufoje en la jaro, libron, La Jarlibro de UEA, kun adresoj de esperantistoj kaj Esperanto-asocioj, en pli ol sesdek landoj. Se vi volas esti membro de la Asocio, nur skribu tion al la CO de UEA, aŭ al la Esperanto-Asocio en via lando, se vi havas ties adreson, kaj vi ricevos informojn pri, kiom da mono vi devas sendi por esti membro, kaj kien sendi ĝin.

Sukceson kaj feliĉon deziras por vi per Esperanto,

sincere via,