|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
174 (cent sepdek kvar)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Aŭtomata Piloto
Progresa
indekso
Same kiel multaj aliaj aŭstraliaj geknaboj, ŝi loĝis
meze
de la kamparo, kie ne estis lernejo. Tial ŝi lernis per
korespondado
.
Ŝia instruisto sendis al ŝi la lecionojn
per poŝto
; la poŝtisto liveris ilin al ŝi; ŝi lernis la lecionojn hejme kun helpo de la gepatroj. Ŝi skribis la
hejm-taskojn
, kaj sendis la skribitajn hejm-taskojn per poŝto al sia instruisto.
Ŝi estis bona lernantino. Ŝi multe ŝatis la lecionojn, kaj bone faris la hejm-taskojn.
Ankaŭ per radio ŝi ricevis lecionojn. Ŝi ŝatis aŭskulti la radion kaj lerni per ĝi.
Iam ŝi aŭskultis per la radio viron, kiu parolis pri lingvoj. Ŝi aŭdis kaj komprenis la vortojn: '
la franca lingvo; la araba lingvo; la japana lingvo...
', sed la vortojn: '
la internacia lingvo, Esperanto...
' ŝi ne komprenis.
Pri Esperanto ŝi neniam antaŭe aŭdis, kaj nenion sciis. Nek ŝiaj gepatroj, nek la poŝtisto ion sciis pri Esperanto. Tial ŝi
petis de sia instruisto, ke li
sciigu
ŝin pri tiu lingvo. Li estis tre feliĉa ricevi de sia lernantino peton por
informoj
pri Esperanto, ĉar li
mem
estis esperantisto!
Kiam li estis knabo, li trovis ie malnovan Esperanto-lernolibron, kaj per ĝi li lernis la lingvon. Li lernis sen instruisto; li instruis
sin mem
; li multe studis por bone lerni la lingvon per libro por
mem-instruado
. Li trovis Esperanton lerninda.
Al sia lernantino, responde al ŝia
inform-peto
, li sendis modernan Esperanto-lernolibron. Ŝi bone studis la lingvon. Tiam ŝi skribis al sia instruisto leteron en Esperanto kun nova demando: 'Kiel
sonas
Esperanto? Mi povas legi kaj skribi, sed nun mi volas ankaŭ aŭskulti kaj paroli la lingvon!'
Volonte li sendus al ŝi gramofondiskon, sed ŝi ne havis gramofonon, tial li respondis
jene
: