|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
138 (cent tridek ok)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Aŭtomata Piloto
Progresa
indekso
La lasta semajno de februaro
estas, inter esperantistoj, la
Semajno de Internacia Amikeco
.
En tiu semajno,
la esperantistoj salutas
geamikojn ĉie en la mondo.
Ĉu nur en la lasta semajno de
februaro la esperantistoj
salutas unu la alian?
Tute ne! Sed ili aparte salutas
unu la alian
okaze de
la
Semajno de Internacia Amikeco.
Miaj geamikoj salutas min je
la unua de januaro.
Ha jes, okaze de la komenco de
nova
jaro.
Ili salutas vin okaze de la
nova
jarkomenco.
Kaj je la 5a de julio.
Ĉu vere
? Kial?
Ĉar mi naskiĝis je
la 5a de julio!
Ha! Mi komprenas. Je la 5a de
julio vi
festas
vian
naskiĝ-tagon
.
Ĝuste! Ĉu esperantistoj ĉiam
festas
sian naskiĝ-tagon?