|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
137 (cent tridek sep)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Progresa
indekso
La kalendaro, kiun rigardas la homoj, estas Esperanta kalendaro, kaj
ĝi
aparte
montras datojn, kiuj havas
apartan
signifon por esperantistoj.
Mi havas demandon.
Bonvolu!
Kiuj estas esperantistoj?
Vi estas esperantisto, kaj
ankaŭ mi - ĉiuj homoj,
kiuj aŭskultas, parolas, legas,
skribas kaj komprenas
Esperanton estas esperantistoj.
Esperantistoj
de la tuta mondo
uzas Esperanton inter si
por
kompreni unu la alian.
Dankon. Mi komprenas.
Ne dankinde.
Sur la kalendaro la lasta plena
semajno, de lundo ĝis sabato,
en februaro havas ĉirkaŭ si kadron.
Kial?
Atentu!
Mi komprenigas la kialon!
Mi
atentas
.