|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
148 (cent kvardek ok)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Aŭtomata Piloto
Progresa
indekso
Ne en ĉiuj landoj oni parolas pri kvar sezonoj.
Ekzemple
, en Gvatemalo oni parolas pri nur du sezonoj - la somero kaj la vintro.
Gvatemalo estas en
Mez-Ameriko
. Tie, de novembro ĝis aprilo estas somero.
La somero en Gvatemalo
daŭras
ses monatojn.
Ankaŭ la vintro
daŭras
ses monatojn, de majo ĝis oktobro.
En la parto de Gvatemalo, kiu estas apud la maro, la vetero estas neniam malvarma.
En somero la vetero estas varmega kaj sekega. La suno bril
eg
as, brilegas, brilegas ĉiutage.
Ĝi brileg
ad
as dum la tuta somero.
En vintro la vetero estas malseka sed ne malvarmega.
Pluvas kaj pluvas kaj pluvas.
Foje
pluvegas,
foje
pluvetas. Dum la tuta vintro pluv
ad
as.
Someron oni nomas la seka sezono, kaj vintron oni nomas la malseka sezono.
Kiom da sezonoj havas la gvatemala jaro?
.
Kiuj ili estas?
.
Kiuj el ili estas la malseka sezono?
.
Kiu el ili estas somero?
.
Kia estas la somera vetero?
.
Kiomlonge
daŭras ĉiu sezono?
monatojn.