La vorto 'Esperanto' estas la nomo de lingvo. |
Esperanto estas lingvo. |
Ĉu vi skribas Esperanton? |
Per kio vi skribas? |
Ankaŭ mi skribas per plumo. |
Vi kaj mi skribas per plumo. |
Ni skribas per plumo. |
Vi kaj mi = ni |
Ĉu vi kaj mi skribas Esperanton? |
Ĉu ni nur skribas Esperanton? |
Per kio ni skribas? |
Ĉu ni skribas bildojn aŭ vortojn? |
Prave! Ni skribas vortojn, sed ni desegnas bildojn. |
|
Mi desegnas bildojn per krajono. |
Ĉu ankaŭ vi desegnas bildojn per krajono? |
Per kio ni desegnas bildojn? |