Ĉu Karu desegnas aŭ skribas en la kajero? |
Kion ŝi faras? |
Ŝi faras vorton. |
Per kio? |
Per plumo. |
Prave! Per plumo ŝi faras vorton en la kajero. |
Ŝi skribas signifas ŝi faras vorton per plumo. |
Kion signifas 'ŝi skribas'? |
Kion signifas "mi desegnas"? |
Kion signifas 'ni legas'? |
Bone! Vi komprenas! Vi legas Esperanton kaj komprenas ĝin. |
Karu Selo kaj Tambu Rino legas kaj skribas Esperanton. |
Ili ankaŭ parolas Esperanton. |
Ĉu vi komprenas la signifon de "ili parolas"? |
Bonvolu skribi la signifon de "ili parolas". |
La signifo de "ili parolas" estas: |