|
buŝo |
La knabino havas ankaŭ buŝon. Per la buŝo ŝi diras: ̶ Saluton! kaj ̶ Ankaŭ mi lernas Esperanton! |
Per la buŝo ŝi parolas. |
|
buŝo |
Ankaŭ la knabo havas buŝon, kaj per la buŝo ankaŭ li parolas. Li parolas Esperanton, kaj ankaŭ la knabino parolas Esperanton. Ili ambaŭ parolas Esperanton. |
Per kio ili parolas Esperanton? |
Per kio ili aŭskultas Esperanton? |
Ĉu ili ambaŭ lernas Esperanton? |
Kaj vi? |
Ĉu vi legas Esperanton? |
Ĉu per la oreloj vi legas Esperanton? |
Ne, mi legas Esperanton ne per la oreloj. |
Ĉu per la buŝo vi legas Esperanton? |