|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
182 (cent okdek du)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Aŭtomata Piloto
Progresa
indekso
Iufoje li
troviĝis
en nekonata urbo, sen sia familio, sen geamikoj, tute
sola
.
Li estis
eksterlande
jam dum pli ol semajno, kiam S-ino Marga Rino ricevis de li leteron.
Li skribis, ke li iris laŭ* urba strato, kiam li ekvidis vortojn sur papero en doma fenestro:
ESPERANTO PAROLATA
Jen vortoj kompreneblaj al li en ĉi tiu nekonata lando! Dum li staris kaj legis la amikan informon, venis viro kaj virino, kiuj haltis ĉe la pordo, ridetis al S-ro Rino kaj diris: '
Saluton, sinjoro. Ĉu vi parolas Esperanton?
'
Unue li
sentis sin
tre feliĉa, ĉar la ofte aŭditajn vortojn li komprenis. Sed, ho ve! li ne povis respondi en Esperanto, kaj lian nacian lingvon ili tute ne komprenis. Li, malfeliĉulo, povis nur rideti kaj ekiri denove laŭ la strato. Li tre
bedaŭris
, ke li ne lernis Esperanton!
Kiam Tambu revenis de la lernejo, lia patrino rakontis al li tion, kio okazis al lia patro. '
Kaj nun paĉjo vere deziras lerni Esperanton!
'
*
iri laŭ strato:
iri en strato de la komenco al la fino.