|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
181 (cent okdek unu)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Aŭtomata Piloto
Progresa
indekso
Dankon.
Mi komprenas, ke Sinjorino Cip
Selo estis ĉiam okupita.
Jes.
Daŭre
okupis ŝin ŝiaj
ŝat-okupoj
. Tiel, ke ŝi ne havis
tempon studi Esperanton. Ŝi
tamen
studis aliajn aferojn, kaj
ŝia plej ŝatata stud-objekto
estis historio.
Mi memoras! Ŝia patro instruis
historion, ĉu ne?
Jes, vi pravas.
Ĉu plaĉus al vi
ekscii, kial S-ro
Manda Rino eklernis
Esperanton?
Mi petas!
S-ro Manda Rino estas profesia
ĵurnalisto
. Tio signifas ne ke li vendas ĵurnalojn, sed ke li faras fotojn kaj verkas
raportojn
por ĵurnalo. Li laboras por tre grava ĵurnalo, kaj
ofte
li devas veturi al aliaj partoj de la lando, kaj resti for de sia hejmo dum pluraj tag-noktoj.
Li multe laboras kaj ŝatas sian laboron, sed li ne tre ŝatas resti dum longa tempo for de sia hejmo. Li estas bona kaj diligenta ĵurnalisto, kaj li devas iri tien, kie okazas interesaj aferoj, ĉar ĵurnal-legantoj ŝatas legi pri interesaj aferoj kaj vidi fotojn pri ili.
S-ro Manda Rino faras tre vidindajn fotojn kaj verkas legindajn raportojn. Tial, kiam okazas io aparte interesa en alia lando, li devas iri for de sia hejmlando kaj veturi
eksterlanden
, sed liaj edzino kaj filo devas resti hejme.