|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
179 (cent sepdek naŭ)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Aŭtomata Piloto
Progresa
indekso
Baldaŭ Karu komencis korespondi kun Aka Cio, la filino de korespond-amikino de S-ro Petro Selo.
Ankaŭ Tambu trovis korespond-amikon. Lia amiko,
Troba Doro
, vivas kune kun aliaj ge-esperantistoj en 'Bona Espero'. 'Bona Espero' estas nomo de
Esperanto-komunumo
en
Brazilo
. Tie loĝas kaj laboras esperantistoj. Ĉio en la komunumo apartenas al ĉiu persono, kiu loĝas tie; ĉiu manĝaĵo, ĉiu trinkaĵo, ĉiu arbo, ĉiu besto, ĉiu kampo. Tial ĉiu laboras por ĉiuj. Troba havas nek patron nek patrinon. Li estas
orfo
. Kelkaj aliaj infanoj en Bona Espero estas orfoj, sed ne ĉiuj.
'Bona Espero' estas en
Brazilo
. Brazilo estas en
Sud-Ameriko
. S-ino Marga Rino havas korespond-geamikojn en Azio, Eŭropo kaj Afriko; Karu havas korespond-amikinon en Aŭstralazio kaj Tambu havas korespond-amikon en Ameriko. Inter si, ili havas korespond-geamikojn en ĉiu kontinento!
Troba kaj Tambu skribas unu al la alia ne tiel ofte, kiel Karu kaj Aka skribas unu al la alia, sed ili sufiĉe ofte korespondas por resti korespond-amikoj.