|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
178 (cent sepdek ok)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Aŭtomata Piloto
Progresa
indekso
Jen la rakonto.
Bonvolu ĝin laŭtlegi.
Pri Karu kaj Tambu kaj Esperanto
Nek Tambu nek Karu lernas Esperanton en la lernejo. Ili ambaŭ eklernis Esperanton pro
intereso
.*
Tambu
ekinteresiĝis
pro la bildkartoj, kiujn ricevis la patrino. Li tre ŝatis la bildojn, sed ne povis kompreni la vortojn skribitajn sur ili de la diversaj korespond-geamikoj. Tial li petis klarigon de sia patrino. Ŝi ne nur klarigis, ke ŝiaj geamikoj skribis Esperanton, kiu estas
internacia
lingvo, sed ankaŭ donacis al sia filo
interesan
lernolibron.
Karu ekinteresiĝis pro diskoj, kiujn multfoje aŭskultis ŝia patro. Li
ofte
aŭskultis diskojn. Karu tre ŝatas
muzikon
, kaj ŝi ŝatas kanti. La
kantoj
sur la diskoj de ŝia patro tre
plaĉis al
ŝi. Ŝi tre ŝatis aŭskulti ilin, kaj kanti ilin kun sia patro. Ŝi ne komprenis la vortojn, sed tio ne gravis!
Sur kelkaj diskoj estis ne kantoj sed paroloj. Karu tre ŝatis la sonon de la vortoj parolataj, sed ŝi ne povis kompreni la vortojn, kaj tio tre gravis! Ŝi volis kompreni ilin. Tial ŝi petis klarigon de sia patro. Li ne nur klarigis, ke la vortoj estas Esperantaj vortoj, kaj ke Esperanto estas internacia lingvo, sed li ankaŭ donacis al sia filino Esperantan lernodiskon.
Kiam la gekuzoj eksciis, ke ili ambaŭ lernas Esperanton, ili ofte parolis la lingvon kune.
*
intereso:
deziro scii pli pri io.