|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
126 (cent dudek ses)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Aŭtomata Piloto
Progresa
indekso
Dum ŝi laboris en la vendejo ŝi ekkonis S-ron Petro Selo.
Ĉiutage, krom dimanĉe, li iris en la vendejon, kie ŝi laboris.
Li donis al ŝi
monon
kaj ŝi donis al li ĵurnalon.
mono
Ŝi vendis al li ĵurnalon kaj li
aĉetis
ĵurnalon de ŝi.
Ĉiutage, krom dimanĉe, li
aĉetis
de ŝi ĵurnalon.
Li
regule
aĉetis de ŝi ĵurnalon.
Ankaŭ bildkartojn li
regule
aĉetis de ŝi, sed ne ĉiutage.
Je la lasta sabato en ĉiu monato li aĉetis de ŝi bildkartojn.
Ĵurnalon li aĉetis je ses
fojoj
ĉiusemajne; bildkartojn li aĉetis je nur unu
fojo
ĉiumonate.
Kiam li aĉetis ĵurnalon, kaj de kiu?
Ĉiutage - krom
dimanĉe - li aĉetis
ĵurnalon de f-ino Cip Rino.
Bone. Je kiom da fojoj ĉiusemajne li aĉetis ĵurnalon?
.
Ĝuste. Sesfoje ĉiusemajne li aĉetis ĵurnalon.
Kiomfoje
li aĉetis bildkartojn?
Unufoje ĉiumonate.
Kie li aĉetis ĵurnalon kaj bildkartojn?
En vendejo.