|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
116 (cent dek ses)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Aŭtomata Piloto
Progresa
indekso
S-ro Ŝen
La bildkarton de Kalkato sendis
S-ro Ŝen
. Li loĝas nek en Kalkato nek apud tiu urbego, sed li multe veturas en sia lando, kaj li sendas al sia korespond-amikino, la patrino de Tambu, bildkarton de ĉiu lando-parto, kiun li
vizitas
.
S-ro Ŝen loĝas ne en urbego, sed en tre malgranda urbo apud
Lakno
. La
malgranda urbo
, kie li loĝas kun sia familio, nomiĝas
Miirut
. En Miirut loĝas malmultaj homoj. Miirut estas urb
et
o. Kelkaj homoj en la urbeto loĝas en dom
et
oj kaj kelkaj en dom
eg
oj, sed S-ro Ŝen kaj lia familio loĝas en ordinara domo.
Ĉu
urbego
estas ordinara urbo?
Ne, ĝi estas pli granda ol ordinara urbo.
Bone! Kaj
urbeto
?
Ĝi estas malpli granda ol ordinara urbo.
Ĝuste!
Kio estas
arbeto
?
,
.
Kaj
arbego
?
,
.
Ĉu
ŝipego
estas tre granda aŭ tre malgranda?
.
Kaj
ŝipeto
?
.
Kaj
bicikleto
estas tre malgranda biciklo,
ĉu ne?
Tre bone!