|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
167 (cent sesdek sep)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Aŭtomata Piloto
Progresa
indekso
Nun, bonvolu rigardi la bildojn:
arbo
monto
kampo
arbaro
montaro
kamparo
Kion signifas 'arbaro'?
Pluraj arboj kune.
Bonege!
Estas '
grupo da
arboj'.
Kion signifas '
arbetaro
'?
Pluraj malgrandaj arboj kune.
Bone.
'
Grupo da
malgrandaj arboj'.
Kaj '
arbetarego
'?
Tio estas
malfacilega
vorto!
Tute ne! Aŭskultu kaj mi
klarigos, kiel kompreni ĝin.
Ni komencu je la fino:
-o
montras, ke ĝi estas nomo, ĉu ne?
Jes.
-eg o
montras, ke ĝi estas nomo de io tre granda.
-ar eg o
montras, ke ĝi estas nomo de granda grupo da io.
-et ar eg o
?
ĝi estas nomo de granda grupo
da io malgranda.
- arb et ar eg o
?
ĝi estas nomo de granda grupo
da malgrandaj arboj!