|≪ Paĝo 1 ≪ -10 < -1 Paĝo 105 (cent kvin) +1 > +10 ≫ Indekso ≫|

Progresa
indekso
Indekso
Sur la mapo vi povas vidi linion, kiun oni nomas 'ekvatoro'.

Ĝi estas linio nur sur mapoj kaj ter-globoj.
ter-globo
ter-globo

Oni vidas ĝin ĉe la mezo de la mapo aŭ ter-globo, inter la norda poluso kaj la suda poluso.

Tial oni diras, ke la mondo havas du partojn same grandajn: la nordan  du-onon kaj la sudan du-onon.

Aŭstralio estas en la suda du-ono kaj Eŭropo estas en la norda du-ono.

Aŭstralio estas sude de la ekvatoro kaj Eŭropo estas norde de la ekvatoro.



Ili renkontiĝas
Ili renkontiĝas


Ili disiĝas