Pri la kurso 🛈
Trajtoj kaj rimedoj 🎁
Origine kreita libro-forme, la kurso Saluton! gajnis en sia reta versio multajn rimedojn kaj ilojn, kiuj ne ekzistas en la presita eldono, kiel kolorojn, interagajn sonojn, aŭtomatan korektadon de la ekzercoj kaj navigadon pere de aŭtomata piloto. Krom tiuj avantaĝoj, tiu ĉi cifera versio:
✓ Estas tute senpaga;
✓ Ne trudas komercajn reklamojn;
✓ Ne uzas engaĝajn rimedojn, kiuj kondukus al troa uzado;
✓ Povas esti uzata de ĉiuj, sendepende de gepatra lingvo kaj kultura deveno;
✓ Ne postulas la instaladon de aplikaĵo nek la elŝuton de komputila programo;
✓ Respektas vian privatecon, ne petante personajn informojn, nek kaŝe kolektante ajnajn datumojn;
✓ Estas disponebla por ĉiuj, kiuj aliras interreton (per komputilo aŭ poŝtelefono), 24 horojn tage, 7 tagojn semajne.
Por paroli pri teknikaj aspektoj de la kurso, bonvolu skribi al administranto@kursosaluton.org
Metodo 📚
La kurso Saluton! uzas la rektan metodon, kun klarigoj kaj ekzemploj ĉiam en Esperanto, kaj subteno de riĉa repertuaro de bildoj. Tio igas la kurson alirebla por lernantoj el la tuta mondo. La enhavo de la kurso plene kovras la nivelojn A1 kaj A2 de la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj (KERL / CEFR), kaj jam enkondukas kelkajn elementojn de la nivelo B1. Tio signifas, ke post la fino de la kurso vi povos kun flueco partopreni esperantistajn eventojn aŭ renkontiĝojn, aŭ ĝui tujelsendojn kaj podkastojn en Esperanto. Atinginte la nivelon A2, vi ankaŭ estos kapabla pliperfektigi viajn konojn en ĉeestaj aŭ virtualaj kursoj, kiuj postulas de la lernantoj minimuman bazan nivelon, kiel ekzemple la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK).
Kiel esplori la enhavon 👁
La kurso povas esti esplorata laŭ diversaj manieroj. La plej komforta estas per la uzo de la aŭtomata piloto. Premante la butonon kun la verda zepelino, la enhavoj de la kurso estos aŭtomate prezentataj, vorton post vorto, frazon post frazo, kun iliaj prononcmodeloj. Ankaŭ la ekzercoj estos aŭtomate plenigitaj per la ĝustaj respondoj. Tio evitas la bezonon konstante uzi la klavaron kaj la muson kaj ebligas trairi ĉiujn 191 paĝojn de la kurso laŭ pli enmergiĝa kaj praktika maniero, rapide asimilante la tutan enhavon. Tamen, la tuta vojaĝo en la aŭtomata reĝimo daŭros proksimume 6 horojn! Tial estas rekomendinde, ke vi planu kaj laŭetape aranĝu vian esploradon. Rezervu, ekzemple, 75 minutojn tage por studado kaj, kun la helpo de la aŭtomata piloto, vi kovros ĉirkaŭ 40 paĝojn. Je tiu ritmo, vi esploros la tutan kurson en kvin tagoj. Se, aliflanke, vi elektos dediĉi duonhoron ĉiutage al la studado, vi bezonos du semajnojn por fini la kurson. Estas vi, kiu difinas la plej taŭgan ritmon. La grava afero estas havi ĉiutage realan koncentriĝon kaj fokuson.
La kurso ankaŭ ebligas pli gradan kaj interagan esploradon, en kiu vi legas la enhavon kiel presitan libron. En tiu kazo, vi povas interagi libere kun la enhavoj kaj vi mem determinos la progreson kaj difinos la ritmon de antaŭeniro. Vi povas indiki (per la muso) la vortojn kaj frazojn, kies prononcmodelojn vi volas aŭskulti, kaj, kiam vi sentos vin memfida, vi povos provi respondi la ekzercojn. Krome, por vidi vian progreson kaj kiom ankoraŭ restas por fini la kurson, sufiĉas premi la butonon “Progresa indekso”. Via progreso estos montrata en la paĝopiedo, kaj kiam vi movos la muson super la stangojn de la progres-indekso, vi vidos la liston de la ĉefaj elementoj de ĉiu paĝo kaj povos identigi la temojn, kiuj bezonas revizion. Eblas ankaŭ serĉi specifajn temojn en la ĝenerala indekso (paĝoj 192 ĝis 197).
Interesa memlerna eblo estas uzi la aŭtomatan piloton por rapide esplori la tutan enhavon kaj poste uzi la interagan reĝimon por reviziti la lernerojn, kiujn vi konsideras pli defiaj aŭ pli malsimilaj al via gepatra lingvo. Tiel, se vi bezonis du semajnojn por kovri la tutan enhavon en la aŭtomata reĝimo, povas esti interese dediĉi la trian semajnon al interaga revizio. Per tio, en malpli ol unu monato vi atingos la nivelon A2 en nova lingvo! Jen la magio de Esperanto!
Kial lerni Esperanton? ✮
Pli ol la lernado de nova lingvo, la lernado de Esperanto estas unika kogna ekzerco, kiu ekvilibrigas memoradon kaj logikan rezonadon. Tio stimulas multajn cerbajn kapablojn kiuj, en la nuna epoko de efemeraj kaj supraĵaj informoj, estas malofte stimulataj. Krome, ĝi malfermas novajn eblojn por interagi kun homoj el aliaj kulturoj, sen lingvaj baroj kaj en etoso de amikeco kaj respekto. Do, ĝuu la kurson kaj la internacian kulturon de Esperanto.