let isCancelled = false;
AŭtomataPiloto
Indekso ≫|
- +
< -1
Paĝo
180
+1 >
Ĉu mi rajtas
fari demandon?
Certe
. Pri kio?
Mi volas scii, kial S-ro Manda Rino kaj S-ino Cip Selo ne lernis Esperanton.
Interese!
Ankaŭ Tambu sci-volis, kial lia patro ne lernis Esperanton.
Iutage Tambu demandis al sia patrino:
Kial paĉjo ne lernis Esperanton? Ĉu li ne ŝatas ĝin?
Lia patrino respondis:
Paĉjo ne vere konas la lingvon, tial li ne povas ŝati ĝin nek malŝati ĝin, ĉu?
Tambu:
Sed kial li ne lernis ĝin? Ĉu li ne volas kompreni homojn de la tuta mondo?
Patrino:
Ho jes, li tre volas kompreni la homojn, ankaŭ en aliaj landoj! Li ofte diras, ke se li havus tempon li certe lernus Esperanton. Sed paĉjo multe laboras, kaj havas malmultan tempon liberan.
S-ino Cip Selo, la patrino de Karu, ne lernis Esperanton, ĉar ŝi havis multajn aliajn interesojn.
forte-piano
Ŝi ŝatis ludi la
forte-pianon
, naĝi, legi, pentri, glit-kuri,
kaj tiel plu
...
Pardonon! Kion signifas 'kaj tiel plu'?
'kaj aliajn aferojn'