|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
144 (cent kvardek kvar)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Aŭtomata Piloto
Progresa
indekso
LA SEZONOJ
En Eŭropo la jaro havas kvar sezonojn: printempo, somero, aŭtuno kaj vintro.
Ĉiu sezono havas tri monatojn.
Marto estas la komenca monato de printempo.
Marto
Aprilo
Majo
↖
↑
↗
Printempo
Printempo
komenc-iĝ-as
en marto.
En la komenco de printempo la vento multe blovas.
Estas malvarme ekster la domoj, sed varm
e
en la domoj.
Pluvo
malsek-ig-as
la teron kaj la aeron.
Kiam pluvas estas malseke ekster la domoj, sed en la domoj estas sek
e
.
Suno
sek-ig-as
la teron kaj la aeron.
Kiam la suno brilas estas denove sek
e
ekster la domoj, sed ne tre varm
e
.
ŝnuro
En la printempo la patrino de Tambu estas tre okupita. Ŝi purigas ĉion en la domo.
Ŝi lavas la
kurtenojn
kaj la
lit-kovrilojn
kaj
pend-ig-as
ilin malsekajn ekster la domo, en la
ĝardeno
.
La vento blovas, la suno brilas, kaj kune ili sekigas la kurtenojn kaj la lit-kovrilojn, kiuj
pendas
de
ŝnuro
en la ĝardeno.
En printempo ek-
kreskas
la floroj.
Printempo estas bela sezono.