let isCancelled = false;
AŭtomataPiloto
Indekso ≫|
- +
< -1
Paĝo
143
+1 >
Pardonon,
mi petas
, sed mi ne havas tempon nun instrui vin.
Mi
devas
skribi leterojn, kaj poste iri al la
poŝt-oficejo
por aĉeti
poŝt-markojn
, kaj
en-poŝt-igi
la leterojn.
poŝt-markoj
Vi
devas
multon fari!
Jes, mi devas fari multajn aferojn. Mi estas tre
okupita
. Hodiaŭ mi estas
tro okupita
por instrui vin.
Kaj mi tre deziras lerni Esperanton!
Nu
, vi ne devas ĉiam havi instruiston. Vi povas lerni sen instruisto.
Ĉu vere?
Certe! Jen kelkaj paĝoj pri la sezonoj. Bonvolu legi ilin kaj rigardi la bildojn, kaj vi multon lernos sen instruisto.
Dankon. Mi estos tre okupita, kaj lernos pri multaj aferoj, ĉu ne?
Prave. Kaj kiam mi estos ne plu tro okupita, ni parolos pri tio, kion vi legis.