let isCancelled = false;
AŭtomataPiloto
Indekso ≫|
- +
< -1
Paĝo
141
+1 >
Bonvolu - kion signifas:
'
li serĉos ĝis li trovos
'?
Pardonon
! Ili estas novaj vortoj, ĉu ne? Mi diros denove:
Li rigardos ĉiun libron; li legos la nomojn de la libroj; li rigardos en la libroj por vidi, en kiu lingvo oni verkis la libron, kaj pri kio oni verkis ĝin. Kiam li vidos libron en Esperanto aŭ pri Esperanto, li diros: 'Jen Esperanta libro. Mi serĉis inter la libroj, kaj mi trovis Esperantan libron.'
Ĉu vi komprenas, kion signifas '
li serĉos ĝis li trovos
'?
Jes, dankon. Mi komprenas la signifon.
Tial, estas nun
klara
al vi la signifo de '
li serĉos ĝis li trovos
'.
Jes, dankon. Estas
klara
nun la signifo. Vi bone
klarigis
ĝin al mi!
Tre bone! Vi bone uzas la lingvon.