|
Ankaŭ Tambu kaj Karu ŝatas la geografion. En la lernejo ili lernas pri geografio, pri kalkulado, kaj pri multaj aliaj lern-objektoj. |
Karu kaj Tambu iras kune al la lernejo ĉiutage, sed ne sabate nek dimanĉe. Ili iras al la sama lernejo ĉiutage, krom sabate kaj dimanĉe. Ili vizitadas la saman lernejon. |
|
|
|
|
Li laboris kiel instruisto dum pli
ol kvardek jaroj. Li donis lecionojn pri historio. De li la gelernantoj lernis pri kio okazis en la mondo, kaj kiel vivis
homoj antaŭ multaj, multaj jaroj. |
|
Kiam S-ro Glice Rino havis dudek kvin jarojn li estis juna instruisto; kiam li havis sesdek kvin jarojn li ne plu estis juna, sed
maljuna, kaj li ne plu laboris en lernejo. |