|≪ Paĝo 1 ≪ -10 < -1 Paĝo 102 (cent du) +1 > +10 ≫ Indekso ≫|

Progresa
indekso
Indekso


pakaĵo pakaĵo


Hodiaŭ estas lundo la 21a de majo.

Hieraŭ  estis la 20a de majo.

Hieraŭ,  tio estas, en dimanĉo la 20a de majo, Aka skribis al Karu.

Jen parto de la letero, kiun ŝi skribis.



Kara Karu,
    Dankon pro via letero, kiun mi ricevis antaŭ kvar tagoj. Mi estis ĉe la fenestro en mia ĉambro, kiam mi vidis la poŝtiston, kiu venis al mia domo. Mi iris el mia ĉambro kaj el la domo por renkontiĝi kun li.

    Mi ne sciis, ĉu li havas leteron por mi, kaj mi estis tre feliĉa, kiam li donis al mi vian leteron. Li donis al mi ankaŭ pakaĵon, sed tio estis ne por mi, sed por mia patrino.

    Nia poŝtisto estas bona viro. Mi tre ŝatas lin. Mi ĉiam ŝatas lin, kaj mi aparte ŝatas lin, kiam li liveras leteron de vi! La pakaĵo, kiun li liveris por mia patrino venis de ŝia korespond-amiko en Rusio.

    Li sendis al ŝi libron. En la libro estas multaj koloraj bildoj. Ĉu vi ŝatas bild-librojn? Se jes, mi sendos al vi bild-libron pri mia lando. Ĝi estas tre bela lando kun belaj arboj kaj birdoj kaj floroj.