|≪ Kovrilo Indekso ≫|
< -1 Paĝo 75 (sepdek kvin) +1 >

vizaĝo
Ĉu vi scias, kion montras montriloj sur horloĝo?
vizaĝo
Jes, mi scias, sed la vorton en Esperanto mi ne scias. Bonvolu diri al mi en Esperanto, kion montras la montriloj sur horloĝo.
Volonte!
Ili montras la horon.

Dankon!
Ne dankinde.

Mi havas horloĝon.

Bonvolu montri al mi vian horloĝon.
Jen mia horloĝo

Ha! Vi havas pli modernan
horloĝon, sen montriloj.
Sur via horloĝo estas ciferoj. Nur per ciferoj via horloĝo montras la horon.
        1         
0                4
ciferoj
5                3
      2