|≪ Kovrilo Indekso ≫|
< -1 Paĝo 66 (sesdek ses) +1 >

Jen la mondo.
la mondo
En la mondo estas multe da akvo kaj multe da tero.

La avko estas maroj.
La tero estas landoj.

Sur la tero en landoj loĝas homoj.

tero kaj akvo
Sub la akvo en maroj loĝas fiŝoj. Fiŝoj iras en akvo. Ili naĝas.

fiŝo



Super la akvo kaj tero iras birdoj. Birdoj iras en la aero. Ili flugas.

birdo


Ĉu ankaŭ aviadilo flugas?
Jes, ankaŭ aviadilo flugas.

Ĉu ŝipo naĝas?
Ne, oni naĝas en akvo kaj sub akvo, sed ŝipo iras sur akvo.

Kie iras bicikloj, aŭtoj kaj vagonaroj?
Sur .
ŝlosilo

Prave. Ili iras sur tero kaj sub tero. Kiam ili iras sub tero, ili iras tra tunelo.


veturiloj iras tra tunelo
tunelo