| Jen la mondo. |
|
| En la mondo estas multe da akvo kaj multe da tero. |
| La avko estas maroj. | La tero estas landoj. |
| Sur la tero en landoj loĝas homoj. |
|
![]() |
|
Sub la akvo en maroj loĝas fiŝoj. Fiŝoj iras en akvo. Ili naĝas. |
![]() |
Super la akvo kaj tero iras birdoj. Birdoj iras en la aero. Ili flugas. |
| Ĉu ankaŭ aviadilo flugas? |
| Jes, ankaŭ aviadilo flugas. |
| Ĉu ŝipo naĝas? |
|
Ne, oni naĝas en akvo kaj sub akvo, sed ŝipo iras sur akvo. |
| Kie iras bicikloj, aŭtoj kaj vagonaroj? |
|
Prave. Ili iras sur tero kaj sub tero. Kiam ili iras sub tero, ili iras tra tunelo. |