|
Viro sidis en aŭtobuso. Virino staris. La viro vidis la virinon. Li
ekstaris kaj diris al ŝi: "Bonvolu eksidi." |
| "Dankon," ŝi respondis, kaj ŝi eksidis. |
| Antaŭe la viro sidis kaj la virino staris, sed nun la viro staras; li ne plu sidas. |
| Nun la virino ne plu staras, sed sidas. |
| La aŭtobuso staris antaŭ trafiklumoj. Ĝi ne iris, sed ĝi staris, ĉar la ruĝa lumo brilis. |
|
La ruĝa lumo ek-mal-brilis, kaj la verda lumo ek-brilis. Kiam la verda lumo ekbrilis, la aŭtobuso ek-iris. Ĝi ne plu staris, sed iris. |
| Kie staris la aŭtobuso? |
| |
|
Kial ĝi staris? |
| |
|
Kiam ĝi ek-iris? |
| |
|
Kio okazis kiam la ruĝa lumo ek-malbrilis? |
| |
| Kio okazis kiam la verda lumo ek-brilis? |
| |
|
Kiam ek-iris la aŭtobuso? |
| |