|≪ Paĝo 1 ≪ -10 < -1 Paĝo 30 (tridek) +1 > +10 ≫ Indekso ≫|

Progresa
indekso
Indekso
knabino

knabo

La nomo de la knabino estas  
 Karu Selo
.

Ŝi estas la filino  de
 Sinjoro Petro Selo.

Sinjoro Petro Selo estas
 ŝia  patro.

Ŝia patro, Sinjoro Petro Selo,
 estas  alta  viro.

La nomo de la knabo estas  
 Tambu Rino
.

Li estas la filo  de
 Sinjorino Marga Rino.

Sinjorino Marga Rino estas
 lia  patrino.

Lia patrino, Sinjorino Marga Rino,
 estas mal-alta  virino.

alta

alta viro
malalta virino



malalta

S-ro Petro Selo havas filinon.
Lia filino estas Karu Selo.
Karu Selo parolas
 Esperanton kaj ŝia patro
 parolas Esperanton,  sed 
 ŝia patrino,
 Sinjorino Cip Selo,
 ne parolas Esperanton.

S-ino Marga Rino havas filon.
Ŝia filo estas Tambu Rino.
Tambu Rino parolas
 Esperanton kaj lia patrino
 parolas Esperanton,  sed 
 lia patro,
 Sinjoro Manda Rino,
 ne parolas Esperanton.

La patrino de Karu  ne  parolas Esperanton,  kaj  la patro de Tambu  ne  parolas Esperanton.
Nek  la patrino de Karu,  nek  la patro de Tambu parolas Esperanton,  sed  la patro de Karu  kaj  la patrino de Tambu  ambaŭ  parolas Esperanton.