Pri la kurso


Metodologio

La kurso “Saluton! Esperanto Aŭtodidakte” uzas la rektan metodon, kun klarigoj kaj ekzemploj ĉiam en Esperanto, kun subteno de riĉa repertuaro de bildoj. Tio igas la kurson alirebla por lernantoj el la tuta mondo, sendepende de ilia gepatra lingvo kaj kultura deveno. La enhavo de la kurso plene kovras la nivelojn A1 kaj A2 de la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj (KERL / CEFR), kaj jam enkondukas kelkajn elementojn de la nivelo B1. Tio signifas, ke post la fino de la kurso vi povos kun flueco partopreni esperantistajn eventojn aŭ renkontiĝojn, aŭ ĝui tujelsendojn kaj podkastojn en Esperanto. Atinginte la nivelon A2, vi ankaŭ estos kapabla pliperfektigi viajn konojn en ĉeestaj aŭ virtualaj kursoj, kiuj postulas de la lernantoj minimuman bazan nivelon, kiel ekzemple la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK).

Kiel uzi la kurson

En ĉi tiu versio por la reto, la kurso povas esti esplorata laŭ diversaj manieroj. La plej komforta estas per la uzo de la “aŭtomata piloto”. Premante la butonon kun la verda zepelino, la enhavoj de la kurso estos aŭtomate prezentataj, vorton post vorto, frazon post frazo, kun iliaj prononcmodeloj. Ankaŭ la ekzercoj estos aŭtomate plenigitaj per la ĝustaj respondoj.

La aŭtomata reĝimo forigas la bezonon konstante uzi la klavaron kaj la muson kaj ebligas trairi ĉiujn 191 paĝojn de la kurso laŭ pli enmergiĝa kaj praktika maniero, rapide asimilante la tutan enhavon. Tamen, la tuta vojaĝo en la aŭtomata reĝimo postulos proksimume 6 horojn! Tial estas rekomendinde, ke vi planu kaj laŭetape aranĝu vian esploradon. Rezervu, ekzemple, 75 minutojn tage por studado kaj, kun la helpo de la aŭtomata piloto, vi kovros ĉirkaŭ 40 paĝojn. Je tiu ritmo, vi kompletigos vian enmergiĝan trairado de la kurso en kvin tagoj. Se, aliflanke, vi elektos dediĉi duonhoron ĉiutage al la studado, vi bezonos du semajnojn por fini la kurson. Estas vi, kiu difinas la plej taŭgan ritmon. La grava afero estas havi ĉiutage realan koncentriĝon kaj fokuson.

La kurso ankaŭ ebligas pli gradan kaj interagan esploradon, en kiu vi legas la enhavon kiel presitan libron. En tiu kazo, premu la butonon kun la verda balono kaj vi mem determinos la progreson kaj difinos la ritmon de antaŭeniro. Vi povas indiki (per la muso) la vortojn kaj frazojn, kies prononcmodelojn vi volas aŭskulti, kaj, kiam vi sentos vin memfida, vi povas provi respondi la ekzercojn. Krome, por vidi vian progreson kaj kiom ankoraŭ restas por fini la kurson, sufiĉas premi la butonon “Progresa indekso”. Via progreso estos montrata en la paĝopiedo, kaj kiam vi movos la muson super la stangojn de la progres-indekso, vi vidos la liston de la ĉefaj elementoj de ĉiu paĝo kaj povos identigi la temojn, kiuj bezonas revizion. Eblas ankaŭ serĉi specifajn temojn en la ĝenerala indekso (paĝoj 192 ĝis 197).

Interesa memlerna eblo estas uzi la aŭtomatan piloton por rapide esplori la tutan enhavon kaj poste uzi la interagan reĝimon por denove trairi la enhavojn, kiujn vi konsideras pli defiaj aŭ pli malsimilaj al via gepatra lingvo. Tiel, se vi bezonis du semajnojn por kovri la tutan enhavon en la aŭtomata reĝimo, povas esti interese dediĉi la trian semajnon al interaga revizio. Per tio, en malpli ol unu monato vi atingos la nivelon A2 en nova lingvo! Jen la magio de Esperanto.