La viro estas Sinjoro Petro Selo. La nomo de la viro estas Petro Selo. Li estas Sinjoro Petro Selo. Kiu li estas? Li estas Sinjoro Petro Selo. |
![]() |
Li havas grandan valizon. Lia valizo havas malgrandan etikedon. |
![]() |
Lia nomo estas sur la malgranda etikedo de lia valizo. Kio estas sur la malgranda etikedo? |
![]() |
La virino estas Sinjorino Marga Rino. La nomo de la virino estas Marga Rino. Ŝi estas Sinjorino Marga Rino. |
![]() |
Marga Rino
|
Kiu ŝi estas? |
Ŝi estas Sinjorino Marga Rino. |
Ŝi havas longan hundon. |
Ŝia hundo havas mallongan voston. |
![]() |